Karaj esperantistaj legantoj  Jen mi volas iom rakonti pri la unuaj 3 semajnoj de la katidoj. Tuta estas legebla en Folioj de Katamikaro,

Daurigo post la naskigxo.

2a tago. Cxiuj idoj plipezas 10-40g.

3a tago. Nomigis la katidojn post multe da pensado lau nomoj de stelaj konstelacioj au planedoj. Nigra ulo, Orion, stria ulo Jupitero, rugxa ulo Lynx kaj la sola ino Lyra. Montris ilin unuafoje sur la reta hejmpagxo kaj la unua ebla kliento por aceto de katidoj telefonis.

4a tago. Tigris la domkatino malsxatas la odoron de la katidoj kaj grumblas. La katidoj malmulte plipezas nur 5 g. Lau konsolo de alia bredisto mi donas artefaritan katlakton (planita por idoj sen patrino) al la katpatrino. Kaj jam en la vespero plialtigas la laktado de la katino kaj idoj posta tago plipezos 20-30g.

 

5a tago. Ni preparas por translokigxi al la somerdomo, tio postulas transporton en auto kaj malgranda boato. Post hezito mi metis Csillan en iom granda transportujo. Poste prenis cxiuj idoj kune en tuko kaj enpusxas al sxi kaj rapide fermas. Sukcesis kaj cxiuj trankvilaj. En la somerdomo ni bone preparis por ke Csilla elektu bonan lokon por la idoj.

Ni malfermis la transportujon en fermita cxambro kie ne estis eble subiri iun liton cxar ni metis volvitajn tapisxojn sub ili kaj nur sub benko ni faris konfortan dormejon. Csilla eliris tamen intencis tuj reveni en la transportujo kune kun la idoj kaj mi devis gxin fermi. Do sxi decidis preni la dormejon preparitan de mi kie estis sxtofo sur kiu la idoj jam antaue kusxis kaj do havis gxustan odoron.

 

6a tago. Csilla deziris iri eksteren por kontroli sxian teritorion tamen sxi maltrankvilis lasi la idojn solajn. Sxi kuris por momento ekstere tamen tiom rapide rekuris ke sxi falis flanken en la kurbo. Mi neniam vidis tia kurego de mia katino. En la sama vespero sxi tamen tiom trankviligxis ke sxi povis resti ekstere 15 minutojn.

 

7a tago Jam mi rimarkas diferencojn inter la idoj ankau psike. La rugxa Lynx nun malfermis la okulojn. La plej unua. Li ankau restas plej scivolema kaj plej vigla.

 

8a tago. Nun la aliaj ankau malfermis la okulojn. La nigra Orion ankorau plej peza kaj plej trankvila. La dukolora ino Lyra ludema kaj petolema. La stria Jupiter estas kontaktema kaj sxatas flari sur la nazoj de homoj. Unuaj vizitantoj venis por rigardi la idojn. Neniu tamen rajtas ilin tusxi sen unue lavi la manojn por ne transdoni iun malsanon al la idoj.

Tigris la domkatino scivoleme alproksimigxis la idojn tamen malsxatis la odoron kaj siblis. Tiam Csilla levigxis kaj mallaute mumuris nur por montri ke sxi pretas defendi la idojn se necese.

Tigris nur lasis la cxambron. La idoj ankorau nur rampas sur la stomako tamen montras scivolemon.

 

9a tago. Kiam iu ido ronkas au kramfetas dum dormo mi tuj timetas pensante pri malsano, tamen post kontrolo de alia bredisto mi ekscias ke tiu estas tute normale. Sxajnas ke la idoj songxas kaj ecx antau ol ili malfermis la okulojn. Mi scivolemas kion ili povas songxi kiam ankorau neniun vidis ?  Mia edzo acetis novan digxitan pezilon por la kontrolo de la idoj kaj kiam ili unu tago nur 5 g plipesisis mi post konsolo donis « katlakton » (venditan por doni al idoj sen patrino) al la katpatrino kaj vere gxis venonta tago ili plipezigxis 30 g. Mi multe fotas nur hodiau 109 fotojn. (Mi ne konservas cxiujn)

 

11tago. Csilla malseka revenis de la arbaro kaj mi helpis sxin sekigxi por ne malvarmigi la idojn.- Jes mi estas pli zorgema ol necese cxar sxi mem povas sekigi sin sed eble ne antau iri al la idoj.

Unuaj telefonkontaktoj kun homoj kiuj deziras acxeti iu ido lau la bildoj sur mia hejmpagxo.

 

2semajnoj. Mi cxiutage pezigas la idojn sed ankau okupas min pri ili kaj metas unu po foje kuszi sur mi kaj babiletas kun ili. Mi legis ke estas grave frue okupigxi per la idoj por ke ili poste havu bonan rilaton al homoj. (Mi ankau poste ricevis plurajn atestojn ke ili cxiuj estis tre sociaj kaj fidaj al homoj.)  Mi multe observas ilin (cxar mi havas libertempon kaj ne povas lasi la somerdomon cxar la auto malfunkcias,) kaj cxiu tago rimarkas ilian evoluon. Posedantoj de la avino kaj de la patro de la idoj ankau vizitis plurfoje. Ni estas kiel veraj parencoj. Ankorau ili nur rampas tamen ankau tiu pli vigle.

 

3 semajnoj. Csilla ankorau rajtis resti libera en la apuda arbaro kaj cxiam revenis post maksimume unu horo. Tamen cxi vespere sxi eliris 20,00 horo kaj 24,00 horo ankorau ne revenis. HO ! Mi komencis timi kiu okazis ?? Mi portis plorantan katidon al la pordo por voki sxin, cxar tiu antaue estis tre efika, tamen nu NENIU reago. Je la 3,00 horo nokte mi decidis kunpreni la alian katinon kaj sercxi Csillan. Ni trovis noktajn bestojn kiel vespertoj tamen neniu Csilla. Tiogris la alia katino tamen gxuis nian komunan noktan arbarpromenon. Nun mi timis ke iu Vulpo kaptis Csillan kaj ke de nun mi mem devos mangxigi kaj forpreni urino kaj fekajxo de la idoj, cxar tiu faras normale la katpatrino. Mi startis prepari la katlakton je la 4,00 horo nokte kaj tiam sen komento eniras Csilla kaj rekte al la idoj por nutri. HO MI GXOJIS. Sxi aspektis iom malseka tamen senvunda. Post tiu sxi ne plu rajtis iri libere nur inter granda fendo au en sxnuro. Mi imagas ke sxi denove jam sentis deziroj renkonti virkaton.

Post tiu mi des pli multe apresis la prisorgoj de Csilla pri la idoj.

 

Jen la unuaj 3 semajnoj kun miaj siberiaj